Referendumoj en Italio en 2011

La referendumoj okazis en Italio la 12-an kaj la 13-an de junio 2011[1]. Voĉdonado eblis ekde la 8-a horo ĝis la 22-a horo de dimanĉo 12-a de junio kaj ekde la 7-a ĝis la 15-a horo de lundo 13-a de junio.

La voĉdonanto povis voĉdoni pri unu aŭ pli demandoj. Por ke ĉiu demando validu, la partopreno al voĉdonado de 50% plus unu voĉdonantoj estas petita po demando. Danke al venko de la JES, la leĝoj estis abrogaciitaj. Se la NE venkus, leĝoj konserviĝus.

La voĉdonantoj estis 47.118.352 (22.604.349 viroj kaj 24.514.003 virinoj), plus 3.300.496 italaj eksterlandanoj. La kvorumo, por ke la referendumo validas, estis la 50% de voĉdonantoj plus 1 (25.209.425 voĉdonantoj)[1]. La kvorumo estis preterpasata: voĉdonis 54,81% (unua demando), 54,82% (dua demando), 54,79% (tria demando) kaj 54,78% (kvara demando) de la loĝantoj en Italio kaj de italoj eksterlandanoj[2].

  1. 1,0 1,1 Interno.it
  2. Interno.it. Arkivita el la originalo je 2011-09-28. Alirita 2011-08-11.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search